Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

A aŭ B? Elektu!

di Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messaggi: 6311

Lingua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra il profilo) 25 ottobre 2012 09:16:17

En somero, en la ĝardeno, mi preferas hamakom. Sed ĉiam, en la nokto, mi volonte kuŝas en la lito.

instrumento aŭ ilo?

dobri (Mostra il profilo) 25 ottobre 2012 15:29:49

Ilo, ĉar ĝi estas malpli longa.

Saŭco aŭ saŭno?

galvis (Mostra il profilo) 25 ottobre 2012 15:38:34

Saŭco oni trovas en iu loko, saŭno ne ;
mi elektas saŭnon.

Hieraŭ aŭ hodiaŭ ?

vincas (Mostra il profilo) 25 ottobre 2012 18:15:51

Hodiaŭ en Litovio ne estas bela vetero kaj ĝi nur malboniĝos.

semi aŭ rikolti

dobri (Mostra il profilo) 25 ottobre 2012 19:12:03

Semi estas grave, tamen al mi pli plaĉas rikolti.

Poto aŭ poŝto?

galvis (Mostra il profilo) 25 ottobre 2012 20:45:45

Mi ne ricevas multajn leterojn,
kvankam mi povas kuiri bongustajn
manĝaĵojn, pro tio mi elektas poton.

Pentraĵo aŭ poemo ?

dobri (Mostra il profilo) 26 ottobre 2012 06:16:24

Pentraĵon oni povas pli rapide trarigardi.

Ĉeĥo aŭ ĉeko?

vincas (Mostra il profilo) 26 ottobre 2012 13:49:41

Ĉeko estas papero por gajni monon.

imposto aŭ impreso

dobri (Mostra il profilo) 26 ottobre 2012 14:14:14

Impostojn mi ne ŝatas, ili donas al mi malboman impreson.

Epilogo aŭ epitafo?

vbanaitis (Mostra il profilo) 26 ottobre 2012 18:36:19

dobri:Impostojn mi ne ŝatas, ili donas al mi malboman impreson.

Epilogo aŭ epitafo?
postvorto de libro

postvorto sur tombo

persvadi au konvinki?

Torna all’inizio