İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

ratkaptisto (Profili görüntüle) 1 Kasım 2012 09:15:54

Mi ne havas kanabon en mia ĝardeno, sed mi havas bonan knabon (mia filo), tio estas la kaŭzo kial mi elektas "knabo".

jchthys (Profili görüntüle) 1 Kasım 2012 15:52:33

ratkaptisto:Mi ne havas kanabon en mia ĝardeno, sed mi havas bonan knabon (mia filo), tio estas la kaŭzo kial mi elektas "knabo".
Kaj via vortparo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 1 Kasım 2012 21:23:53

Pardonu - ĉi tie mia vortparo:

valizo aŭ dorsosako?

galvis (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 00:45:51

ratkaptisto:Pardonu - ĉi tie mia vortparo:

valizo aŭ dorsosako?
Normale mi preferas uzi malgrandan valizon.

Netransitiva verbo aŭ transitiva verbo ?

dobri (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 07:51:53

Netransitivaj, ĉar la tiujn mi facile ekkonas laŭ sufikso -iĝi.

Eltondi aŭ eltordi?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 09:44:44

Mi elektas "eltondi", ĉar tio estas pli facila ol "elordi".

brulo aŭ trulo?

Kelli (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 11:54:20

Bone, mi preferas trulon, ke eble mi povu fari bonan uzon de ĝi.

Resti kun dentdoloro aŭ kuri al la dentisto?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 12:14:10

Mi preferas la kuradon al dentisto.

aŭtunfolioj aŭ neĝo?

dobri (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 12:14:39

Kompreneble kuri kiel eble plej rapide al dentisto.
Aŭtuno estas pli interesa ol vintro.

Lako aŭ laiko?

Kelli (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 12:18:10

ratkaptisto:Mi preferas la kuradon al dentisto.

aŭtunfolioj aŭ neĝo?
Neĝo, ĉar mi neniam vidis neĝon.

Ludi perrete aŭ interparoli al geamikoj?

Başa geri dön