Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-02 18:50:31

Al mi ŝajnas, ke murfarbisto estas pli ofte bezonata ol pentristo.

Rezino aŭ rezigno?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-02 19:26:39

Rezigno estas negativa, sed ĉe laborado kun rezino oni havas bonan rezulton. Mi elektas la positivan vorton "rezino".

fotilo aŭ kamerao?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-02 20:55:07

Kamerao, ĉar ĝi estas fakte pli bona fotilo.

Petolo aŭ petrolo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-02 21:51:48

dobri:Kamerao, ĉar gi estas fakte pli bona fotilo.

Petolo aŭ petrolo?
Mi ne konas la vorton "gi".

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-02 21:53:49

Mi elektas la vorton "petrolo", ĉar tiu estas tre altvalora.

fontoplumo aŭ krajono?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-03 00:31:07

Mi elektas krajonon ĉar oni povas viŝi
pli facile tion,kion oni skribis.

Aroganta aŭ aŭdaca ?

vincas (Montri la profilon) 2012-novembro-03 09:54:15

Mi aŭdacas diri, ke mi tuj skribos du vortojn kaj iu devos pripensi frazon kun unu vorto skribita.

sako aŭ salo

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-03 09:55:29

ratkaptisto:
dobri:Kamerao, ĉar gi estas fakte pli bona fotilo.

Petolo aŭ petrolo?
Mi ne konas la vorton "gi".
Ankaŭ mi ne. Kion fari nun?

Salo estas pli valora ol oro.

Konfidi aŭ konfiti?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-04 12:30:13

Kiu havas plenan konfidon al iu estas
certe feliĉa.

Karuselo aŭ rusa monto ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-05 06:55:22

Mi elektas karuselon, ĉar mi ne konas rusan monton.

nebulo aŭ pluvo?

Reen al la supro