İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

dobri (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 18:50:31

Al mi ŝajnas, ke murfarbisto estas pli ofte bezonata ol pentristo.

Rezino aŭ rezigno?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 19:26:39

Rezigno estas negativa, sed ĉe laborado kun rezino oni havas bonan rezulton. Mi elektas la positivan vorton "rezino".

fotilo aŭ kamerao?

dobri (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 20:55:07

Kamerao, ĉar ĝi estas fakte pli bona fotilo.

Petolo aŭ petrolo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 21:51:48

dobri:Kamerao, ĉar gi estas fakte pli bona fotilo.

Petolo aŭ petrolo?
Mi ne konas la vorton "gi".

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Kasım 2012 21:53:49

Mi elektas la vorton "petrolo", ĉar tiu estas tre altvalora.

fontoplumo aŭ krajono?

galvis (Profili görüntüle) 3 Kasım 2012 00:31:07

Mi elektas krajonon ĉar oni povas viŝi
pli facile tion,kion oni skribis.

Aroganta aŭ aŭdaca ?

vincas (Profili görüntüle) 3 Kasım 2012 09:54:15

Mi aŭdacas diri, ke mi tuj skribos du vortojn kaj iu devos pripensi frazon kun unu vorto skribita.

sako aŭ salo

dobri (Profili görüntüle) 3 Kasım 2012 09:55:29

ratkaptisto:
dobri:Kamerao, ĉar gi estas fakte pli bona fotilo.

Petolo aŭ petrolo?
Mi ne konas la vorton "gi".
Ankaŭ mi ne. Kion fari nun?

Salo estas pli valora ol oro.

Konfidi aŭ konfiti?

galvis (Profili görüntüle) 4 Kasım 2012 12:30:13

Kiu havas plenan konfidon al iu estas
certe feliĉa.

Karuselo aŭ rusa monto ?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 5 Kasım 2012 06:55:22

Mi elektas karuselon, ĉar mi ne konas rusan monton.

nebulo aŭ pluvo?

Başa geri dön