Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

szalZITA (Montri la profilon) 2012-novembro-07 19:11:58

ratkaptisto:Mi preferas "fino", ĉar mi tiam ne havos laboradon.

kontaktlenso aŭ okulvitroj?
okulvitroj,ĉar estas belaj kaj modernaj kaj donas ŝarmon kaj ŝajnadon de saĝeco ridulo.gif

televido aŭ libro?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-07 20:08:07

Mi preferas libron, ĉar mi povas legi ĉie.

linio aŭ finio?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-07 22:50:20

Mi komprenas pli linion ol finion,
plie per linioj oni povas desegni.
Kiel konkludo mi preferas linion.

Promeni aŭ rajdi ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-07 22:57:07

Mi preferas "promeni", ĉar mi ne povas rajdi.

esperi aŭ preĝi?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-08 08:15:06

Laŭ mia opinio la preĝo ne havas sencon, tial mi elektas esperi.

Mago aŭ majo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-08 09:58:51

Majo estas bela monato en printempo kaj mago povas esti bona hobio. Mi elektas la monaton majo, ĉar mi jam hodiaŭ ĝojas por tiu tempo.

mono aŭ tono?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-08 12:13:36

Per mono oni povas obteni preskaŭ ĉion.

Arkeologo aŭ arkitekto ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-08 13:20:09

Mi elektus "arkitekto" ĉar mi interesiĝas por domoj kaj aliaj konstruaĵoj.

montaro aŭ maro?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-08 19:37:19

Mi preferas maron, sed la ŝipo devas esti sekura.

Akvumilo aŭ akvumtubo ?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-08 20:06:43

Akvumilo kaj prefere la aŭtomata.

Heleno aŭ helero?

Reen al la supro