Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

szalZITA (Näita profiili) 7. november 2012 19:11.58

ratkaptisto:Mi preferas "fino", ĉar mi tiam ne havos laboradon.

kontaktlenso aŭ okulvitroj?
okulvitroj,ĉar estas belaj kaj modernaj kaj donas ŝarmon kaj ŝajnadon de saĝeco ridulo.gif

televido aŭ libro?

ratkaptisto (Näita profiili) 7. november 2012 20:08.07

Mi preferas libron, ĉar mi povas legi ĉie.

linio aŭ finio?

galvis (Näita profiili) 7. november 2012 22:50.20

Mi komprenas pli linion ol finion,
plie per linioj oni povas desegni.
Kiel konkludo mi preferas linion.

Promeni aŭ rajdi ?

ratkaptisto (Näita profiili) 7. november 2012 22:57.07

Mi preferas "promeni", ĉar mi ne povas rajdi.

esperi aŭ preĝi?

dobri (Näita profiili) 8. november 2012 8:15.06

Laŭ mia opinio la preĝo ne havas sencon, tial mi elektas esperi.

Mago aŭ majo?

ratkaptisto (Näita profiili) 8. november 2012 9:58.51

Majo estas bela monato en printempo kaj mago povas esti bona hobio. Mi elektas la monaton majo, ĉar mi jam hodiaŭ ĝojas por tiu tempo.

mono aŭ tono?

galvis (Näita profiili) 8. november 2012 12:13.36

Per mono oni povas obteni preskaŭ ĉion.

Arkeologo aŭ arkitekto ?

ratkaptisto (Näita profiili) 8. november 2012 13:20.09

Mi elektus "arkitekto" ĉar mi interesiĝas por domoj kaj aliaj konstruaĵoj.

montaro aŭ maro?

galvis (Näita profiili) 8. november 2012 19:37.19

Mi preferas maron, sed la ŝipo devas esti sekura.

Akvumilo aŭ akvumtubo ?

dobri (Näita profiili) 8. november 2012 20:06.43

Akvumilo kaj prefere la aŭtomata.

Heleno aŭ helero?

Tagasi üles