Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 2. nov. 2012 12.20.02

Tiuj vortoj estas tre diversaj. Mi preferas lakon, ĉar mi ofte laboras kun lako en mia dormo.

telero aŭ taso?

dobri (Vise profilen) 2. nov. 2012 12.22.22

Interparoli kun geamikoj.
Telero de bona manĝaĵo akompanata per glaso da biero.

Gazelo aŭ gazeto?

ratkaptisto (Vise profilen) 2. nov. 2012 12.31.41

Mi elektas gazeton, ĉar mi ĉiutage legas gazeton.

atendi aŭ atenti?

dobri (Vise profilen) 2. nov. 2012 13.02.36

Mi devas ĉiam atenti la ĝustan tempon, ĉar mi ne ŝatas atendi.

Latrino aŭ latrono?

vincas (Vise profilen) 2. nov. 2012 13.24.42

Latrino estas ejo ekstere domo kaj tie ni iras piede.

promta aŭ subita

ratkaptisto (Vise profilen) 2. nov. 2012 14.55.58

Mi ne konas la vorton "promta", pro tio mi elektas subita.

eksplodo aŭ esploro?

dobri (Vise profilen) 2. nov. 2012 15.08.57

Kaŭzo de ĉiu eksplodo devas esti detale esplorita. Tio estas pli grava vorto.

Histerio aŭ historio?

ratkaptisto (Vise profilen) 2. nov. 2012 16.46.42

Mi malamas histerion, pro tio mi elektas historion.

malo aŭ mulo?

dobri (Vise profilen) 2. nov. 2012 17.12.39

Mulo pli konvenas por porti ŝarĝon.

Musko aŭ muskato?

ratkaptisto (Vise profilen) 2. nov. 2012 18.13.00

Mi ofte bezonas muskaton por la manĝaĵo, tiu estas la vorto de mia elekto.

murfarbisto aŭ pentristo?

Tilbage til start