Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

Espi (Näita profiili) 8. november 2012 21:42.28

Mi elektas heleron, ĉar ĝi estas pli valora ol la antikva Heleno.

Ĉu forvojaĝi per aviadilo aŭ ŝipo?

dobri (Näita profiili) 9. november 2012 6:21.44

Per aviadilo mi vojaĝis certe pli ofte ol per ŝipo. Tial mi elektas ŝipon.

Libertempi nur somere aŭ vojaĝi nun al varmaj landoj?

ratkaptisto (Näita profiili) 9. november 2012 7:21.06

Mi preferus, vojaĝi nun al varmaj landoj, sed ne havas tempon.

Skribi vortoj aŭ frazoj?

dobri (Näita profiili) 9. november 2012 7:46.20

Kial skribi nur vortojn? Mi preferas la tutajn frazojn.

Luko aŭ lukto?

ratkaptisto (Näita profiili) 9. november 2012 9:45.54

Mi interesiĝas por sporto, tial mi elektas "lukto".

nebulo aŭ ebulo?

dobri (Näita profiili) 9. november 2012 10:23.54

Nebulo estas erarvojiga, tial mi preferas arbuston ebulon.

ĉifi aŭ ĉifri?

ratkaptisto (Näita profiili) 9. november 2012 10:53.17

Mi interesiĝas por malvova tekniko, tial mi elektas "ĉifri".

nabo aŭ kabo?

galvis (Näita profiili) 9. november 2012 12:02.43

En la mondo estas kelkaj gravaj urboj
kies loko estas kabo, kiel Kaburbo ;
mi elektas kabon.

Bazaro aŭ biblioteko ?

vincas (Näita profiili) 9. november 2012 12:28.21

En biblioteko estas multe da interesaj libroj do mi elektas bibliotekon.

baldaŭ aŭ preskaŭ

dobri (Näita profiili) 9. november 2012 15:12.49

Kio okazis preskaŭ, tio fakte ne okazis, tial mi elektas baldaŭ.

Pudro aŭ pudoro?

Tagasi üles