Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 10 November 2012 18.11.29

Mi preferas "tombola", ĉar oni povos gajni iun.

raketo aŭ paketo?

dobri (Tunjukkan profil) 10 November 2012 18.57.51

Raketo estas necesa por vojaĝi al luno.

Petrologo aŭ petroselo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 10 November 2012 19.50.46

Mi volonte kuiras kaj bezonas petroselon.

kongreso aŭ konkubo?

dobri (Tunjukkan profil) 10 November 2012 20.11.18

Ĉar mi havas edzinon, tial mi elektas kongreson.

Somero aŭ sombrero?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 10 November 2012 20.42.31

Mi elektas someron, ĉar mi vestas en somero sombreron.

vino aŭ vintro?

Espi (Tunjukkan profil) 10 November 2012 20.55.51

Mi preferas vinon, ĉar oni povas trinki ĝin ĉiutage.

Ĉu patro aŭ patrino?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 10 November 2012 22.21.02

Mi preferas ambaŭ.

dimanĉo aŭ lundo?

galvis (Tunjukkan profil) 10 November 2012 22.57.40

Post longa pensado mi elektas dimanĉon.

Karbo aŭ keroseno ?

dobri (Tunjukkan profil) 11 November 2012 09.55.19

Keroseno ŝajnas al mi pli efika.

Ĉielo aŭ ĉiulo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 11 November 2012 12.27.18

Mi preferas Ĉiulojn, ĉar mi havas pli multe da kontaktoj al ili.

tusado aŭ rinito?

Kembali ke atas