Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-11 13:12:49

Tusado, ĉar ĝi aspektas pli simple.

Skapo aŭ skipo?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-11 13:22:19

Mi preferas skipon ĉar per teamo oni
povas atingi celon.

Maŝinkudri aŭ fliki ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-11 17:41:28

Mi preferas "fliki", ĉar tiu agado ofte estas senkosta.

legi aŭ verki?

Paulinho (Montri la profilon) 2012-novembro-11 18:23:27

Mi preferas legi, kial mi vere ne estas tre originala. Mi ĉiam tradukas filozofiajn kaj teologiajn verkojn, mi generale ne verkas originale.

lerni aŭ krei?

futbalemulo (Montri la profilon) 2012-novembro-11 18:24:11

Legi estas pli facile.

Racio aŭ sentemo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-11 18:28:59

Mi hodiaŭ aŭdis paroladon pri "racio" de la filozofo Kant, tial mi elektas la vorton "racio".

angulo aŭ anĝelo?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-12 16:02:35

Anĝelo estus bona elekto, tamen angulo estas pli proksima al mi.

Spino aŭ spiono?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-12 16:30:22

Spino produktas pli da problemoj ol spiono,
mi preferas spionon.

Paŭsi aŭ desegni rekte ?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-12 16:54:45

Paŭsi estas multe pli facila.

Branĉo aŭ brando?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-12 17:12:14

Mi preferas "brandon" aŭ ankaŭ "Becherovka".

ebriigi aŭ manĝaĉi?

Reen al la supro