Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Visa profilen) 11 november 2012 13:12:49

Tusado, ĉar ĝi aspektas pli simple.

Skapo aŭ skipo?

galvis (Visa profilen) 11 november 2012 13:22:19

Mi preferas skipon ĉar per teamo oni
povas atingi celon.

Maŝinkudri aŭ fliki ?

ratkaptisto (Visa profilen) 11 november 2012 17:41:28

Mi preferas "fliki", ĉar tiu agado ofte estas senkosta.

legi aŭ verki?

Paulinho (Visa profilen) 11 november 2012 18:23:27

Mi preferas legi, kial mi vere ne estas tre originala. Mi ĉiam tradukas filozofiajn kaj teologiajn verkojn, mi generale ne verkas originale.

lerni aŭ krei?

futbalemulo (Visa profilen) 11 november 2012 18:24:11

Legi estas pli facile.

Racio aŭ sentemo?

ratkaptisto (Visa profilen) 11 november 2012 18:28:59

Mi hodiaŭ aŭdis paroladon pri "racio" de la filozofo Kant, tial mi elektas la vorton "racio".

angulo aŭ anĝelo?

dobri (Visa profilen) 12 november 2012 16:02:35

Anĝelo estus bona elekto, tamen angulo estas pli proksima al mi.

Spino aŭ spiono?

galvis (Visa profilen) 12 november 2012 16:30:22

Spino produktas pli da problemoj ol spiono,
mi preferas spionon.

Paŭsi aŭ desegni rekte ?

dobri (Visa profilen) 12 november 2012 16:54:45

Paŭsi estas multe pli facila.

Branĉo aŭ brando?

ratkaptisto (Visa profilen) 12 november 2012 17:12:14

Mi preferas "brandon" aŭ ankaŭ "Becherovka".

ebriigi aŭ manĝaĉi?

Tillbaka till toppen