Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 12. nov. 2012 17.23.26

Ebriigi estas certe pli salubra ol tromanĝi.

Solvo aŭ solivo?

Espi (Vise profilen) 12. nov. 2012 19.36.45

Solvoj lasas foriĝi problemojn. Mi elektas tiun terminon.

Ĉu horora aŭ ama filmo?

galvis (Vise profilen) 12. nov. 2012 22.31.17

Horora filmo por suferi,
ama filmo por ridi kaj rememori.
Mi preferas ridi.

Kamarado aŭ kamarilo ?

dobri (Vise profilen) 13. nov. 2012 16.41.37

Mi preferas kamaradojn.

Kameno aŭ kamero?

ratkaptisto (Vise profilen) 13. nov. 2012 16.55.46

Mi elektas kamenon, ĉar oni nun bezonas varmegon.

figo aŭ tigo?

dobri (Vise profilen) 13. nov. 2012 17.01.06

Figo, ĉar mi ŝatas dolĉaĵojn.

Voli aŭ vobli?

ratkaptisto (Vise profilen) 13. nov. 2012 20.59.17

"voli" estas ĉiutaga vorto kaj mia elekto.

tombo aŭ rombo?

galvis (Vise profilen) 13. nov. 2012 21.06.07

Tombo estas unu sola por ĉiu homo,
tamen oni povas havi multajn rombojn.
Mi elektas tombon.

Ŝtelisto aŭ politikisto ?

ratkaptisto (Vise profilen) 13. nov. 2012 21.10.18

Mi elektas politikiston, ĉar tiu estas honesta profesio, sed stelisto ne estas honesta.

festo aŭ besto?

dobri (Vise profilen) 13. nov. 2012 21.20.32

Festado estas mia hobio.

Brako aŭ briko?

Tilbage til start