Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

galvis (Tunjukkan profil) 13 November 2012 21.36.31

Brako estas pli multe utila ol briko,
mi elektas brakon.

Rigardotruo aŭ fenestro ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 14 November 2012 08.23.08

Fenestro estas pli bona kaj bela ol nur rigardotruo en domo, tial mi elektas fenestron.

arbo aŭ farbo?

dobri (Tunjukkan profil) 14 November 2012 16.23.16

Arbo, ĉar ĝi havas kutime nian (verdan) koloron.

Maksilo aŭ maksimo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 14 November 2012 17.28.30

Mi elektas "maksimo", ĉar tiu estas tre grava por la laboro.

sana aŭ sata?

dobri (Tunjukkan profil) 14 November 2012 20.17.05

Kaj sana kaj sata, tamen la sano estas pli grava.

Hipodromo aŭ hipopotamo?

galvis (Tunjukkan profil) 14 November 2012 21.33.16

Hipopotamo loĝas en Afriko, hipodromo
povas esti konstruita en kiu ajn taŭga loko.

Mi preferas "hipodromo"

Rento aŭ interezo ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 14 November 2012 22.03.45

Mi elektas renton, ĉar kun rento mi havas enspezaron. Interezo estas disdono por mi.

grasulo aŭ frazulo?

galvis (Tunjukkan profil) 16 November 2012 01.09.55

Frazulo ne estas tre bona vorto
diri pri iu persono, sed mi devas
elekti ĝin ĉar grazulon mi ne trovis.

Tendo aŭ somerdomo ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 16 November 2012 07.11.00

galvis:Frazulo ne estas tre bona vorto
diri pri iu persono, sed mi devas
elekti ĝin ĉar grazulon mi ne trovis.

Tendo aŭ somerdomo ?
"grasulo" estas grasa viro.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 16 November 2012 07.13.07

Mi preferas somderdomon, ĉar mi volas havi iom da komforto.

kirko aŭ kirlo?

Kembali ke atas