Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

galvis (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 17.15.43

Matenmanĝo aŭ tagmanĝo ?

dobri (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 17.20.45

Matenmanĝo, ĉar ĝi estas la unua manĝaĵo matene.

Ĉaro aŭ ĉarto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 17.47.17

Mi elektas ĉaro, ĉar tiu estas objekto.

brasikrapo aŭ asparago?

galvis (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 20.46.43

ratkaptisto:Mi elektas ĉaro, ĉar tiu estas objekto.

brasikrapo aŭ asparago?
Mi ŝatas manĝi supon el asparagoj,
pli bone dirite kremo.

Tabureto aŭ turnoseĝo ?

dobri (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 20.49.26

Miaj nepoj ofte petolas sur turnoseĝo.

Brido aŭ briko?

galvis (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 21.07.13

En urbo oni ne bezonas bridon,
sed urbo estas konstruita
el brikoj ; mi elektas brikojn.

Aŭtuno aŭ vintro ?

dobri (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 21.23.01

Aŭtuno, ĉar mi povas ĉion rikolti.

Brusto aŭ busto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 22.27.02

Mi preferas "busto", ĉar tiu vorto estas pli mallonga.

karobo aŭ karolo?

galvis (Mostra el perfil) 26 de novembre de 2012 22.49.14

Kiam mi estis infano, mi kaj miaj
amikoj iradis al la kampo por ludi
basbalon, kaj tie oni trovis karob-
arbon, sed hodiaŭ oni trovas nur
domojn kaj asfalton.

Ĉiĉerono aŭ humoristo ?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 27 de novembre de 2012 9.21.45

Mi preferas humoriston, ĉar mi volonte ridas.

aĉeti aŭ vendi?

Tornar a dalt