Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-22 21:21:57

galvis:Mi ankaŭ preferas hordeon, precipe
supon el hordeo kun terpomoj.

Idolkulto aŭ ikonrompisto.
Pardonu, mi forgesis la novan taskon, sed vi jam trovis solvon.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-23 17:01:07

Ido ne estas mia preferaĵo, tial mi fariĝu ikonrompisto. Tamen la sanktaj bildoj tute ne estas io grava por mi.

Polpo aŭ poplo?

paulr (Montri la profilon) 2012-novembro-23 17:10:02

dobri:Ido ne estas mia preferaĵo, tial mi fariĝu ikonrompisto. Tamen la sanktaj bildoj tute ne estas io grava por mi.

Polpo aŭ poplo?
polpo, ĉar ili estas tre inteligentaj, uzante eĉ ilojn, ekzemple kokosa ŝelo: http://www.youtube.com/watch?v=1DoWdHOtlrk

ripari aŭ aĉeti?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-23 17:54:36

Mi elektas "ripari", ĉar tio ofte estas pli malmultekosta ol aĉeti.

aŭdi aŭ paroli?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-23 22:55:10

La beboj unue aŭdas kaj poste parolas,
mi elektas aŭdi.

Salato aŭ sandviĉo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-24 10:32:17

Mi preferas salaton, ĉar tiu estas pli sana ol sandviĉo.

rizo aŭ terpomo?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-24 13:00:08

Terpomoj plaĉas pli al mi.

Ĉielarko aŭ eklipso ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-24 15:26:00

Mia elekto estas ĉielarko, ĉar mi povas fari fotojn.

boto aŭ pantoflo?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-24 16:45:28

Oni uzas ilin laŭ bezono, kaj pro tio
estas malfacile elekti unu el ili.
Tamen, mi preferas botojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-24 17:20:27

galvis:Oni uzas ilin laŭ bezono, kaj pro tio
estas malfacile elekti unu el ili.
Tamen, mi preferas botojn.
Vi forgesis la du vortojn por elekto.

Reen al la supro