Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 22. nov. 2012 21.21.57

galvis:Mi ankaŭ preferas hordeon, precipe
supon el hordeo kun terpomoj.

Idolkulto aŭ ikonrompisto.
Pardonu, mi forgesis la novan taskon, sed vi jam trovis solvon.

dobri (Vise profilen) 23. nov. 2012 17.01.07

Ido ne estas mia preferaĵo, tial mi fariĝu ikonrompisto. Tamen la sanktaj bildoj tute ne estas io grava por mi.

Polpo aŭ poplo?

paulr (Vise profilen) 23. nov. 2012 17.10.02

dobri:Ido ne estas mia preferaĵo, tial mi fariĝu ikonrompisto. Tamen la sanktaj bildoj tute ne estas io grava por mi.

Polpo aŭ poplo?
polpo, ĉar ili estas tre inteligentaj, uzante eĉ ilojn, ekzemple kokosa ŝelo: http://www.youtube.com/watch?v=1DoWdHOtlrk

ripari aŭ aĉeti?

ratkaptisto (Vise profilen) 23. nov. 2012 17.54.36

Mi elektas "ripari", ĉar tio ofte estas pli malmultekosta ol aĉeti.

aŭdi aŭ paroli?

galvis (Vise profilen) 23. nov. 2012 22.55.10

La beboj unue aŭdas kaj poste parolas,
mi elektas aŭdi.

Salato aŭ sandviĉo ?

ratkaptisto (Vise profilen) 24. nov. 2012 10.32.17

Mi preferas salaton, ĉar tiu estas pli sana ol sandviĉo.

rizo aŭ terpomo?

galvis (Vise profilen) 24. nov. 2012 13.00.08

Terpomoj plaĉas pli al mi.

Ĉielarko aŭ eklipso ?

ratkaptisto (Vise profilen) 24. nov. 2012 15.26.00

Mia elekto estas ĉielarko, ĉar mi povas fari fotojn.

boto aŭ pantoflo?

galvis (Vise profilen) 24. nov. 2012 16.45.28

Oni uzas ilin laŭ bezono, kaj pro tio
estas malfacile elekti unu el ili.
Tamen, mi preferas botojn.

ratkaptisto (Vise profilen) 24. nov. 2012 17.20.27

galvis:Oni uzas ilin laŭ bezono, kaj pro tio
estas malfacile elekti unu el ili.
Tamen, mi preferas botojn.
Vi forgesis la du vortojn por elekto.

Tilbage til start