Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-20 21:36:38

ratkaptisto:Kun serĉado oni havas multe da laboro kaj ŝercado estas estas bona por la humoro. Mi elektas ŝercadon.

kalemburo aŭ kalendro?
kalendro estas la sama kiel kalendaro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-20 21:38:35

Mi preferas "spelton", ĉar tiu estas sana greno por la ĉiutaga manĝo.

sano aŭ sato?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-20 22:14:49

Prefere ambaŭ, tamen sano estas pli grava.

Luko aŭ lukano?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-21 14:52:24

Mi ne bezonas lukanon, sed mi devas havi lukon en mia ĝardendomo. Mia elekto estas lukon.

fosto aŭ tosto?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-21 15:11:46

Mi volonte tostos kun vi, kiam la aliaj konstruos trunkdomon el fostoj.

Trinko aŭ trunko?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-21 17:43:26

Mi preferas trinkon, kvankam trunko ankaŭ estas bone por la forno.

buso aŭ obuso?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-21 18:20:34

Mi neniam bezonos obuson, tamen mi uzas
kelkfoje buson.

Templo aŭ teologio ?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-21 18:57:55

Iu majesta templo.

Hordo aŭ hordeo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-22 08:05:16

Mi ne interesiĝas por hordon. Mi elektas hordeon, ĉar tiu estas bona nutraĵo.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-22 21:01:57

Mi ankaŭ preferas hordeon, precipe
supon el hordeo kun terpomoj.

Idolkulto aŭ ikonrompisto.

Reen al la supro