目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年11月20日 21:36:38

ratkaptisto:Kun serĉado oni havas multe da laboro kaj ŝercado estas estas bona por la humoro. Mi elektas ŝercadon.

kalemburo aŭ kalendro?
kalendro estas la sama kiel kalendaro.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年11月20日 21:38:35

Mi preferas "spelton", ĉar tiu estas sana greno por la ĉiutaga manĝo.

sano aŭ sato?

dobri (プロフィールを表示) 2012年11月20日 22:14:49

Prefere ambaŭ, tamen sano estas pli grava.

Luko aŭ lukano?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年11月21日 14:52:24

Mi ne bezonas lukanon, sed mi devas havi lukon en mia ĝardendomo. Mia elekto estas lukon.

fosto aŭ tosto?

dobri (プロフィールを表示) 2012年11月21日 15:11:46

Mi volonte tostos kun vi, kiam la aliaj konstruos trunkdomon el fostoj.

Trinko aŭ trunko?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年11月21日 17:43:26

Mi preferas trinkon, kvankam trunko ankaŭ estas bone por la forno.

buso aŭ obuso?

galvis (プロフィールを表示) 2012年11月21日 18:20:34

Mi neniam bezonos obuson, tamen mi uzas
kelkfoje buson.

Templo aŭ teologio ?

dobri (プロフィールを表示) 2012年11月21日 18:57:55

Iu majesta templo.

Hordo aŭ hordeo?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年11月22日 8:05:16

Mi ne interesiĝas por hordon. Mi elektas hordeon, ĉar tiu estas bona nutraĵo.

galvis (プロフィールを表示) 2012年11月22日 21:01:57

Mi ankaŭ preferas hordeon, precipe
supon el hordeo kun terpomoj.

Idolkulto aŭ ikonrompisto.

先頭にもどる