Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-29 12:36:15

Mi preferas "perono" ĉar ĝi povas
esti uzata kiam lifto havas averion.

Fiŝkapti aŭ ludi bilardon ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-29 12:43:09

Mi ne kaptas fiŝojn kaj ne ludas bilardon. Se mi havus la elekton, mi elektus "fiŝkapti", ĉar tiam mi havos freŝan aeron kaj bongustan manĝaĵon. ridulo.gif

legi aŭ dormi?

vincas (Montri la profilon) 2012-novembro-29 13:47:28

Dormi, ĉar mi tre ŝatas dormi.

bambuo aŭ kverko

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-29 14:15:51

Mi elektas kverkon, ĉar en nia ĝardeno ne kreskas bambuon.

artfarita kristnaskarbo aŭ abio de la naturo?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-29 14:58:34

galvis:Mi ne konas "remito" sed "remilo".
Remito estas portempa malfortiĝo de la simptomoj de akuta aŭ kronika malsano (PIV).

Artefarita kristnaskarbo protektas naturon.

Spano aŭ sparo?

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-29 15:25:55

dobri:
galvis:Mi ne konas "remito" sed "remilo".
Remito estas portempa malfortiĝo de la simptomoj de akuta aŭ kronika malsano (PIV).
"Dankon Dobri"

Artefarita kristnaskarbo protektas naturon.

Spano aŭ sparo?
Mi preferas "Spano" ; oni kutimas uzi
tian mezuron ofte.

Kronometro aŭ horloĝo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-29 17:36:13

Mi pensas, ke horloĝo estas pli falila ilo ol kronometro.

kristnaskobazaro aŭ cirko?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-29 18:19:32

Kiel infano mi ŝatis vizitadi cirkojn. Hodiaŭ mi preferus la bazaron.

Festi Kristnaskon hejme aŭ forflugi por ferio al varmaj landoj?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-29 20:42:32

Mi festas kristnaskon ĉiam hejme.

tresto aŭ presto?

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-29 20:47:36

Tresto, ĉar stativon uzas ankaŭ mi dum mezurado.

Fondo aŭ fonto?

Reen al la supro