去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

galvis (显示个人资料) 2012年11月29日下午12:36:15

Mi preferas "perono" ĉar ĝi povas
esti uzata kiam lifto havas averion.

Fiŝkapti aŭ ludi bilardon ?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年11月29日下午12:43:09

Mi ne kaptas fiŝojn kaj ne ludas bilardon. Se mi havus la elekton, mi elektus "fiŝkapti", ĉar tiam mi havos freŝan aeron kaj bongustan manĝaĵon. ridulo.gif

legi aŭ dormi?

vincas (显示个人资料) 2012年11月29日下午1:47:28

Dormi, ĉar mi tre ŝatas dormi.

bambuo aŭ kverko

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年11月29日下午2:15:51

Mi elektas kverkon, ĉar en nia ĝardeno ne kreskas bambuon.

artfarita kristnaskarbo aŭ abio de la naturo?

dobri (显示个人资料) 2012年11月29日下午2:58:34

galvis:Mi ne konas "remito" sed "remilo".
Remito estas portempa malfortiĝo de la simptomoj de akuta aŭ kronika malsano (PIV).

Artefarita kristnaskarbo protektas naturon.

Spano aŭ sparo?

galvis (显示个人资料) 2012年11月29日下午3:25:55

dobri:
galvis:Mi ne konas "remito" sed "remilo".
Remito estas portempa malfortiĝo de la simptomoj de akuta aŭ kronika malsano (PIV).
"Dankon Dobri"

Artefarita kristnaskarbo protektas naturon.

Spano aŭ sparo?
Mi preferas "Spano" ; oni kutimas uzi
tian mezuron ofte.

Kronometro aŭ horloĝo ?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年11月29日下午5:36:13

Mi pensas, ke horloĝo estas pli falila ilo ol kronometro.

kristnaskobazaro aŭ cirko?

dobri (显示个人资料) 2012年11月29日下午6:19:32

Kiel infano mi ŝatis vizitadi cirkojn. Hodiaŭ mi preferus la bazaron.

Festi Kristnaskon hejme aŭ forflugi por ferio al varmaj landoj?

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年11月29日下午8:42:32

Mi festas kristnaskon ĉiam hejme.

tresto aŭ presto?

dobri (显示个人资料) 2012年11月29日下午8:47:36

Tresto, ĉar stativon uzas ankaŭ mi dum mezurado.

Fondo aŭ fonto?

回到上端