Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

Tomjstone (User's profile) December 11, 2012, 11:02:19 PM

Mi elektas semi. ĉar oni rikoltas tio ke oni semas. Kiam mi semas mi povas elekti kio estos rikoltis.

Fumo aŭ Speguloj?

galvis (User's profile) December 12, 2012, 2:25:06 AM

Mi preferas spegulon, ĉar ĉi ilo
estas pli utila ol fumo.

Vertikala aŭ horizontala ?

ratkaptisto (User's profile) December 12, 2012, 7:58:24 AM

Mi preferas la horizontalan direkton en mia lita kaj la vertikalan dum irado.

sporto aŭ ripozo?

galvis (User's profile) December 12, 2012, 1:31:56 PM

ratkaptisto:Mi preferas la horizontalan direkton en mia lita kaj la vertikalan dum irado.

sporto aŭ ripozo?
Oni ne devas ripozi tro multe ; sporti estas
pli sana.

Kumino aŭ pipro ?

ratkaptisto (User's profile) December 12, 2012, 2:34:54 PM

Mi elektas pipron, ĉar miaj receptoj postulas tiun spicon.

filo aŭ tilo?

vincas (User's profile) December 12, 2012, 7:37:43 PM

Mi elektas tilon, ĉar ĝi estas nova vorto por mi.

turo aŭ tuno

galvis (User's profile) December 12, 2012, 10:26:49 PM

Mi preferas turon, ĉar per ĝi mi povas
spekti lokojn kiuj situas malproksime.

Kontentigi aŭ kontentiĝi ?

ratkaptisto (User's profile) December 13, 2012, 7:57:00 AM

Mi elektas "kontentigi", ĉar tiu vorto estas bona agado.

dormi aŭ formi?

dobri (User's profile) December 13, 2012, 8:16:37 PM

Dormi estas por mi pli komforta.

Lukro aŭ lukso?

ratkaptisto (User's profile) December 13, 2012, 9:41:09 PM

Mi bezonas lukron kaj lukso ne estas necesa.

vorto aŭ forto?

Back to the top