Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-decembro-13 21:55:32

Forto gvidata de la vorto
neniu povas halti.
Mi elektas "vorto".

Acida aŭ maldolĉa ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-14 08:28:46

Acida manĝaĵoj oni povas manĝi kaj gustas bone, maldolĉa ofte ne gustas (al mi).

somerfloro aŭ glacifloro?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-14 18:18:01

Somerfloro pli bone odoras.

Persono aŭ personalo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-15 08:49:59

Personalo devas labori, persono ne.
ludo aŭ studo?

galvis (Montri la profilon) 2012-decembro-15 12:02:08

Ludo havas certan rilaton al sorto,
Studo ne havas ĝin. Mi elektas "Studo".

Pesi aŭ pezi ?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-16 19:08:46

ratkaptisto:Personalo devas labori, persono ne.
ludo aŭ studo?
Personalo estas pronomo! Bonvolu klarigi, kiamaniere ĝi devas labori?

Ĉar mi tro pezas, tial mi preferas pesi.

Majoro aŭ majordomo?

galvis (Montri la profilon) 2012-decembro-17 00:48:00

La laboro de la majordomo estas pli utila
ol tiu de la majoro. Mi preferas, "majordomo"

Ĉefservisto aŭ advokato ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-17 10:02:21

Mi preferas advokaton, ĉar mi scias tiun profesion.

natura aŭ artifika kristnaskarbo?

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-17 12:01:08

Mi elektus artifikan kristnaskarbon, ĉar al mi pli plaĉas kiam la arbo kreskas kaj oni povas la saman artifikan kristnaskarbon uzi multfoje.

neĝi aŭ pluvi

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-17 13:18:03

Mi elektas "pluvi", ĉar oni ne havas multe da laboro kun la neĝo.

neĝviro aŭ neĝvirino?

Reen al la supro