İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

galvis (Profili görüntüle) 13 Aralık 2012 21:55:32

Forto gvidata de la vorto
neniu povas halti.
Mi elektas "vorto".

Acida aŭ maldolĉa ?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 14 Aralık 2012 08:28:46

Acida manĝaĵoj oni povas manĝi kaj gustas bone, maldolĉa ofte ne gustas (al mi).

somerfloro aŭ glacifloro?

dobri (Profili görüntüle) 14 Aralık 2012 18:18:01

Somerfloro pli bone odoras.

Persono aŭ personalo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 15 Aralık 2012 08:49:59

Personalo devas labori, persono ne.
ludo aŭ studo?

galvis (Profili görüntüle) 15 Aralık 2012 12:02:08

Ludo havas certan rilaton al sorto,
Studo ne havas ĝin. Mi elektas "Studo".

Pesi aŭ pezi ?

dobri (Profili görüntüle) 16 Aralık 2012 19:08:46

ratkaptisto:Personalo devas labori, persono ne.
ludo aŭ studo?
Personalo estas pronomo! Bonvolu klarigi, kiamaniere ĝi devas labori?

Ĉar mi tro pezas, tial mi preferas pesi.

Majoro aŭ majordomo?

galvis (Profili görüntüle) 17 Aralık 2012 00:48:00

La laboro de la majordomo estas pli utila
ol tiu de la majoro. Mi preferas, "majordomo"

Ĉefservisto aŭ advokato ?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 17 Aralık 2012 10:02:21

Mi preferas advokaton, ĉar mi scias tiun profesion.

natura aŭ artifika kristnaskarbo?

vincas (Profili görüntüle) 17 Aralık 2012 12:01:08

Mi elektus artifikan kristnaskarbon, ĉar al mi pli plaĉas kiam la arbo kreskas kaj oni povas la saman artifikan kristnaskarbon uzi multfoje.

neĝi aŭ pluvi

ratkaptisto (Profili görüntüle) 17 Aralık 2012 13:18:03

Mi elektas "pluvi", ĉar oni ne havas multe da laboro kun la neĝo.

neĝviro aŭ neĝvirino?

Başa geri dön