Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Visa profilen) 17 december 2012 16:28:37

Kutime ni faras neĝviron, tamen neĝvirino certe estus pli bela.

Puno aŭ pundo?

galvis (Visa profilen) 17 december 2012 16:36:33

Mi ĉiam vidis per televido nur
neĝviron ; mi elektas ĝin.

Blonda biero aŭ bruna biero ?

ratkaptisto (Visa profilen) 18 december 2012 10:09:05

Mi pli volonte trinkas blondan bieron.

likvoro aŭ vodko?

vincas (Visa profilen) 18 december 2012 11:45:55

Nu mi elektus likvoron, ĉar ĝi por mi estas pli bongusta.

ŝako aŭ ŝalo

ratkaptisto (Visa profilen) 18 december 2012 12:30:31

Mi ne elektas "ŝako", ĉar mi ne povas ludi tiun ludon. Sed mi elektas "ŝalo", ĉar mi volas protekti mian kolon.

monitoro aŭ ekrano?

galvis (Visa profilen) 18 december 2012 14:06:39

La uzado de monitoroj estas pli ĵusa
ol tiu de ekranoj de televidiloj.
Mi elektas "monitoro".

Nugato aŭ fromaĝo ?

ratkaptisto (Visa profilen) 18 december 2012 15:29:29

Dum la mateno mi elektus "fromaĝo" kaj poste mi elektus "nugato".

malsano aŭ malsato?

dobri (Visa profilen) 18 december 2012 18:00:13

Malsato, ĉar ĝi estas pli facile kontentigebla ol malsano.

Hordeo aŭ hordeolo?

ratkaptisto (Visa profilen) 18 december 2012 19:18:55

Mi malamas hordeolon, ĉar tiu estas malsano, tial mi elektas hordeon.

vincas (Visa profilen) 19 december 2012 10:03:47

rideto.gif

Tillbaka till toppen