前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年12月19日下午7:56:48

Mi preferas lignon, ĉar tiu materialo estas pli biologia ol betono.

spickuko aŭ kolbaso?

dobri (顯示個人資料) 2012年12月20日上午6:59:45

Laŭ mia memoro mi neniam manĝis spickukon, mi preferas la dolĉajn kukojn. Tial mi elektas kolbason. La tiun mi manĝis multfoje kaj ĝi ĉiam bongustis al mi.

Produto aŭ produkto?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年12月20日上午7:40:56

Mi elektas "produkto", ĉar tiu estas pli komprenebla por mi.

aleo aŭ oleo?

dobri (顯示個人資料) 2012年12月20日上午8:44:50

Aleo de florantaj arboj - kio povas esti pli plaĉa?

Fajfilo aŭ fajlilo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年12月20日上午9:23:10

Mi preferas fajlilon, ĉar mi ofte manlaboras.

famulo aŭ famemulo?

dobri (顯示個人資料) 2012年12月20日上午9:49:55

Famulo, ĉar famemulo estas nur fanfaronulo.

Diligenteco aŭ diliĝenco?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年12月20日下午4:26:46

Mi elektas "diligenteco", ĉar tiu estas grava eco, kaj mi ne konas la alian vorton.

benko aŭ banko?

dobri (顯示個人資料) 2012年12月20日下午6:43:18

Diliĝenco estas stranga nomo de ĉevala fiakro en Sovaĝa Okcidento.

Benko, ĉar ĝi servas por ripozo. Bankoj estas kutime nur nestoj por organizitaj ŝtelistoj.

Stumpo aŭ stumblo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年12月20日下午7:13:41

dobri:Diliĝenco estas stranga nomo de ĉevala fiakro en Sovaĝa Okcidento.

Dankon, Karel

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年12月20日下午7:16:06

Mi elektas "stumpo", ĉar malgranda stumpo eble baldaŭ estos granda planto. La alia vorto havas malpositivan ordon.

ordo aŭ pordo?

回到上端