Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-20 20:52:21

Konvenas ordo en ĉiuj aferoj.

Pozicio aŭ pozitivo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-20 22:09:50

Mi elektas "positivo", ĉar tiu estas positiva vorto.

vorto aŭ morto?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-21 09:19:50

ratkaptisto:Mi elektas "positivo", ĉar tiu estas positiva vorto.

vorto aŭ morto?
Positivo NE estas pozitiva vorto, positivo estas eraro!

Vorto estas kompreneble pli konvena ol morto.

Pundo aŭ pundomo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-21 09:52:39

dobri:
ratkaptisto:Mi elektas "positivo", ĉar tiu estas positiva vorto.

vorto aŭ morto?
Positivo NE estas pozitiva vorto, positivo estas eraro!

Vorto estas kompreneble pli konvena ol morto.

Pundo aŭ pundomo?
Jes, vi pravas. Mi ĵus provis: Pozitivo estas rezulto post la laboro en la foto-labortorio. Oni faras pozitivon de negativo. En la germana lingvo oni parolas pri "pozitiva afero aŭ pozitiva agado = laŭ mia opinio pozitivo".

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-21 09:54:33

Mi elektas "pundo", ĉar tiu estas mono por la voĵaĝo al Anglio. Mi neniam volas iri en pundonon, ĉar tiu estas malagrabla afero.

ĉapelo aŭ kapelo?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-21 11:51:17

Kapelo estas pli granda, tamen ĉapelon mi povas porti surkape, tial mi elektas ĝin.

Provo aŭ pruvo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-21 13:16:06

Dum mia vivo mi provos multajn homojn kaj preskaŭ ĉiuj havis sukcesajn rezultojn. Tial mi elektas "provo".

tabulo aŭ tabuo?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-21 18:04:05

Malpermesojn mi ne ŝatas, tial mi elektas tabulon. Ĝi estas pli utila.

Orto aŭ vorto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-21 19:07:53

Mi ĉiutage skribas vortojn, pri tio mi elektas "vorto".

karo aŭ koro?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-21 21:20:56

Koro, ĉar ĝi estas la plej grava korpoparto.

Ĵudo aŭ ĵulo?

Reen al la supro