İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

dobri (Profili görüntüle) 20 Aralık 2012 20:52:21

Konvenas ordo en ĉiuj aferoj.

Pozicio aŭ pozitivo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 20 Aralık 2012 22:09:50

Mi elektas "positivo", ĉar tiu estas positiva vorto.

vorto aŭ morto?

dobri (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 09:19:50

ratkaptisto:Mi elektas "positivo", ĉar tiu estas positiva vorto.

vorto aŭ morto?
Positivo NE estas pozitiva vorto, positivo estas eraro!

Vorto estas kompreneble pli konvena ol morto.

Pundo aŭ pundomo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 09:52:39

dobri:
ratkaptisto:Mi elektas "positivo", ĉar tiu estas positiva vorto.

vorto aŭ morto?
Positivo NE estas pozitiva vorto, positivo estas eraro!

Vorto estas kompreneble pli konvena ol morto.

Pundo aŭ pundomo?
Jes, vi pravas. Mi ĵus provis: Pozitivo estas rezulto post la laboro en la foto-labortorio. Oni faras pozitivon de negativo. En la germana lingvo oni parolas pri "pozitiva afero aŭ pozitiva agado = laŭ mia opinio pozitivo".

ratkaptisto (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 09:54:33

Mi elektas "pundo", ĉar tiu estas mono por la voĵaĝo al Anglio. Mi neniam volas iri en pundonon, ĉar tiu estas malagrabla afero.

ĉapelo aŭ kapelo?

dobri (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 11:51:17

Kapelo estas pli granda, tamen ĉapelon mi povas porti surkape, tial mi elektas ĝin.

Provo aŭ pruvo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 13:16:06

Dum mia vivo mi provos multajn homojn kaj preskaŭ ĉiuj havis sukcesajn rezultojn. Tial mi elektas "provo".

tabulo aŭ tabuo?

dobri (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 18:04:05

Malpermesojn mi ne ŝatas, tial mi elektas tabulon. Ĝi estas pli utila.

Orto aŭ vorto?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 19:07:53

Mi ĉiutage skribas vortojn, pri tio mi elektas "vorto".

karo aŭ koro?

dobri (Profili görüntüle) 21 Aralık 2012 21:20:56

Koro, ĉar ĝi estas la plej grava korpoparto.

Ĵudo aŭ ĵulo?

Başa geri dön