Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-22 20:26:41

Mi preferas "generilo", ĉar tiu vorto ne havas asocion al milito (kiel la vorto generalo).

filmo aŭ fulmo?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-22 20:30:47

En televido ni ofte spektas filmojn, tial mi denove elektas ĝin.

Rabato aŭ rabeto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-23 10:40:10

Mi ĝojas pri rabato, ĉar mi sparas monon.

spari aŭ fari?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-23 15:09:07

Sparo estas parto de aviadilo aŭ ŝipo, tial mi prefere elektas fari.

Somato aŭ sonato?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-23 15:54:09

Sonato, ĉar mi intereŝigas por muziko.

mulo aŭ malo?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-23 16:33:29

Malo de malsano estas sano, tial mi elektas malon.

Gazo aŭ gazeto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-23 19:36:18

Gazeto, ĉar mit ĉiutage legas.

finto aŭ pinto?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-23 21:07:48

Finto estas artifiko kaj pinto estas montsupro. Mi ŝatas grimpi sur montoj, tial pinto.

Avalo aŭ avelo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-23 22:50:19

Mi ne bezonas avalon, sed mi volonte manĝas avelon el mia ĝardeno. Mia elekto estas "avelo".

lito aŭ limo?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-25 12:06:47

Limoj dividas la naciojn, kontraŭe lito servas por ripozo, tial lito.

Jido aŭ jodo?

Reen al la supro