Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-26 18:31:10

Mi elektas "novjaro", ĉar tiam mi faros migradon.

kristnasko aŭ novjaro?

Espi (Montri la profilon) 2012-decembro-26 22:00:27

Kristnaskon mi ricevas donacojn. Pro tio mi preferas tiun.

kristnasko ĉe -20 °C aŭ +30 °C?

Espi (Montri la profilon) 2012-decembro-26 22:05:46

@ratkaptisto: Rilate al via hodiaŭa mesaĝo de 13:11:17 horoj:

Kion vi opiniis per la termino "omamfadenoj"?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2012-decembro-26 23:26:11

Kristnasko ĉe +30C, ĉar tiuokaze mi povus iri al plaĝo kaj ludi kun la sablo kvazaŭ somertempe.

Nenial aŭ neniam ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-27 08:34:25

Ambaŭ vortoj oni diru malofte. Ekzistas proverbo: Diru neniam "neniam". En Germanio oni ofte aŭdas tiun frazon. Tios estas la kaŭzo, kial mi elektas la vorton "neniam".

tendo aŭ mendo?

Kyu (Montri la profilon) 2012-decembro-28 23:19:07

Mendo pro du kaŭzoj. Unu, ĉar kie mi loĝas, estas tre malvarma por kampadejo kaj du, ĉar nenio estas pli bona ol la sento de ordoni homoj ĉirkaŭ Mŭahahaha!!! Ne, ne, mi ŝercas.

Bone!

Violono aŭ violonĉelo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-29 09:05:30

Mi preferas violonon, ĉar mi lernis ludi kun tiu instrumento.

kegli aŭ bulei?

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-01 09:42:12

Kegli mi kapablas, sed mi tute ne povas imagi, kiamaniere oni ludas kun religiaĵo (buleo).
Plu ni multaj atendas vian klarigon de "omamfadeno".

Vorto nekutima aŭ bone konata?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-01 17:39:48

dobri:Kegli mi kapablas, sed mi tute ne povas imagi, kiamaniere oni ludas kun religiaĵo (buleo).
Plu ni multaj atendas vian klarigon de "omamfadeno".

omamfadeno = pozlátko (en via lingvo)
Estas arĝenta dekoracio de la kristnaskarbo.

Ĉu vi komprenas?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-01 17:41:29

Mi preferas nekuntiman vorton, ĉar mi lernas tiam.

demando aŭ respondo?

Reen al la supro