Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. studenoga 2008.

Poruke: 6311

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaz profila) 26. prosinca 2012. 18:31:10

Mi elektas "novjaro", ĉar tiam mi faros migradon.

kristnasko aŭ novjaro?

Espi (Prikaz profila) 26. prosinca 2012. 22:00:27

Kristnaskon mi ricevas donacojn. Pro tio mi preferas tiun.

kristnasko ĉe -20 °C aŭ +30 °C?

Espi (Prikaz profila) 26. prosinca 2012. 22:05:46

@ratkaptisto: Rilate al via hodiaŭa mesaĝo de 13:11:17 horoj:

Kion vi opiniis per la termino "omamfadenoj"?

Tempodivalse (Prikaz profila) 26. prosinca 2012. 23:26:11

Kristnasko ĉe +30C, ĉar tiuokaze mi povus iri al plaĝo kaj ludi kun la sablo kvazaŭ somertempe.

Nenial aŭ neniam ?

ratkaptisto (Prikaz profila) 27. prosinca 2012. 08:34:25

Ambaŭ vortoj oni diru malofte. Ekzistas proverbo: Diru neniam "neniam". En Germanio oni ofte aŭdas tiun frazon. Tios estas la kaŭzo, kial mi elektas la vorton "neniam".

tendo aŭ mendo?

Kyu (Prikaz profila) 28. prosinca 2012. 23:19:07

Mendo pro du kaŭzoj. Unu, ĉar kie mi loĝas, estas tre malvarma por kampadejo kaj du, ĉar nenio estas pli bona ol la sento de ordoni homoj ĉirkaŭ Mŭahahaha!!! Ne, ne, mi ŝercas.

Bone!

Violono aŭ violonĉelo?

ratkaptisto (Prikaz profila) 29. prosinca 2012. 09:05:30

Mi preferas violonon, ĉar mi lernis ludi kun tiu instrumento.

kegli aŭ bulei?

dobri (Prikaz profila) 1. siječnja 2013. 09:42:12

Kegli mi kapablas, sed mi tute ne povas imagi, kiamaniere oni ludas kun religiaĵo (buleo).
Plu ni multaj atendas vian klarigon de "omamfadeno".

Vorto nekutima aŭ bone konata?

ratkaptisto (Prikaz profila) 1. siječnja 2013. 17:39:48

dobri:Kegli mi kapablas, sed mi tute ne povas imagi, kiamaniere oni ludas kun religiaĵo (buleo).
Plu ni multaj atendas vian klarigon de "omamfadeno".

omamfadeno = pozlátko (en via lingvo)
Estas arĝenta dekoracio de la kristnaskarbo.

Ĉu vi komprenas?

ratkaptisto (Prikaz profila) 1. siječnja 2013. 17:41:29

Mi preferas nekuntiman vorton, ĉar mi lernas tiam.

demando aŭ respondo?

Natrag na vrh