前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

galvis (顯示個人資料) 2013年1月8日下午8:30:13

Mi elektas "ŝorto", ĉar ĝi estas io reala
kaj utila, eĉ eleganta.

Pafarko aŭ fusilo ?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月8日下午8:36:45

Pafarko, ĉar mi ludis dum mia infaneco kun tiu.

morto aŭ vorto?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月8日下午8:44:04

Dume mi ne planas morti, tial la vorto pli plaĉas al mi.

Zeloto aŭ zeolito?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月8日下午8:52:48

Mi elektas la vorton "zeloto", ĉar mi ne konas la alian vorton.

ŝafisto aŭ pafisto?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月8日下午9:08:19

Zeolito estas mineralo.

Ŝafisto estas por mi pli simpatia ol iu militisto.

Honordamo aŭ honordoktoro?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月8日下午10:35:00

Mi ne trovas la unuan vorton en mia vortaro, pro tio mi elektas la duan vorton "honordoktoro"

sako aŭ fako?

galvis (顯示個人資料) 2013年1月9日下午8:36:05

Fako estas pli grava ol sako.
Sako, tamen estas utila ; mi
elektas "fako".

Enviema aŭ fanfarona ?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月9日下午8:38:39

Enviema estas tre malagrabla eco, pri tio mi elektas la alian vorton.

libro aŭ ekrano?

dobri (顯示個人資料) 2013年1月9日下午9:34:12

Honordamo estis korteganino ĉe reĝa kortego.

Mi daŭre preferas librojn.

Riceli aŭ ricevi?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年1月10日上午10:38:01

Mi nur volas ricevi kaj tial mi elektas tiun vorton. La alia vorto "riceli" estas krima agado.

frosto aŭ mosto?

回到上端