본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2009년 2월 27일 오후 2:47:18

mccambjd:
Kiu elektus malfortiĝi?!
La mortonto! Tiu ankaŭ povus morte silenti, sed mi preferas ŝtele sekreti. Kio estas ĉi tie ŝtelebla?

Glavo aŭ sabro?

Sebasities (프로필 보기) 2009년 2월 27일 오후 10:46:06

Kiam mi skermis, antaŭ multaj jaroj, mi preferis la spado. Mi do elektas glavo, kiu pli similas la spadon ol la sabro.

7 aŭ 8 ?

Rogir (프로필 보기) 2009년 2월 28일 오후 1:57:33

8, ĉar ĝi estas pli granda kaj pli simetria.

+ aŭ - ?

horsto (프로필 보기) 2009년 2월 28일 오후 5:21:02

Rogir:
+ aŭ - ?
+, ĉar ĝi estas pli granda kaj pli simetria.

Ĉu Sebasities celis ion specialan demandante "7 aŭ 8?" aŭ ĉu li nur hazarde elektis tiujn nombrojn?

mccambjd (프로필 보기) 2009년 2월 28일 오후 9:12:16

horsto:Ĉu Sebasities celis ion specialan demandante "7 aŭ 8?" aŭ ĉu li nur hazarde elektis tiujn nombrojn?
Evidente, li elektis tiujn numerojn por kialo aparta! Kun "7" kaj "8" oni povas konstrui la jaron tiun, kiun la Unua Libro estis unue eldonita: 1887. Sebasties estas vera samideano kaj tuta esperantisto.

Benzino aŭ dizelo?

Rogir (프로필 보기) 2009년 2월 28일 오후 10:47:47

Benzino estas laŭdire malpli polua, tial tiun mi elektas.

Slovakujo aŭ Slovenujo?

dobri (프로필 보기) 2009년 3월 1일 오전 6:15:55

Slovakujo, ĉar ĝi estis parto de nia komuna lando.

888888 aŭ 123456789?

eikored85 (프로필 보기) 2009년 3월 1일 오전 6:55:18

888888 ĉar la numero 8 estas feliĉa numero en ĉina ridulo.gif

Dieto aŭ ekzerco?

dobri (프로필 보기) 2009년 3월 1일 오후 3:56:41

eikored85:888888 ĉar la numero 8 estas feliĉa numero en ĉina ridulo.gif

Dieto aŭ ekzerco?
Mi estis scivolema, ĉu la malpli granda nombro estos elektita. Mi preferus la pli grandan.
Ekzercado bone efikas al homa korpo. Dieto estas precipe por malsanuloj.

Sorbi aŭ sorĉi?

Rogir (프로필 보기) 2009년 3월 1일 오후 10:11:54

Oni sorbas limonadon kaj sorĉas ranojn, kaj mi preferas limonadon.

Birdo aŭ fiŝo?

다시 위로