Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) January 20, 2013, 8:56:41 AM

Mia edzino havas buklon, tial mi elektas tiun vorton.

vato aŭ mato?

dobri (User's profile) January 20, 2013, 12:16:27 PM

Mato signifas malvenkon, tial mi preferus matigon.

Esperanto aŭ edzperanto?

ratkaptisto (User's profile) January 20, 2013, 12:25:25 PM

La vorto "Esperanto" estas pli kutima, tial mi elektas tiun vorton.

vulvo aŭ pulvo?

dobri (User's profile) January 20, 2013, 4:17:40 PM

Vulvo estas certe pli interesa por ni, ĉu ne?

Strado aŭ strando?

Dominiczka (User's profile) January 20, 2013, 4:36:25 PM

Strando, ĉar ĉe ĝi kutime estas akvo kaj oni povas naĝi.

Viro aŭ vino?

dobri (User's profile) January 20, 2013, 4:42:28 PM

Ĉar mi estas viro, tial mi bezonas vinon!

Volbo au volto?

ratkaptisto (User's profile) January 20, 2013, 4:49:00 PM

Mi ofte laboras en mia domo kaj kontrolas la elektran fluon. Oni ĉiam bezonas 220 V. La vorto "volvo" estas tial mia elekto.

tilo aŭ pilo?

dobri (User's profile) January 20, 2013, 4:54:26 PM

ratkaptisto:Mi ofte laboras en mia domo kaj kontrolas la elektran fluon. Oni ĉiam bezonas 220 V. La vorto "volvo" estas tial mia elekto.

tilo aŭ pilo?
Tamen mi ofertis la aliajn vortojn!

Elektra pilo estas por mi pli grava ol muzikinstrumento.

Epigono aŭ epilogo?

ratkaptisto (User's profile) January 20, 2013, 4:56:56 PM

ratkaptisto:Mi ofte laboras en mia domo kaj kontrolas la elektran fluon. Oni ĉiam bezonas 220 V. La vorto "volvo" estas tial mia elekto.

tilo aŭ pilo?
Pardonu "volto", VOLVO estas aŭto de Svedio.

ratkaptisto (User's profile) January 20, 2013, 4:58:27 PM

Tio ne estas "epilogo", ĉar mi ankoraŭ havas tempon, tamen mi elektas la vorton "epilogo".

logo aŭ loko?

Back to the top