Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 20. jan. 2013 17.02.14

Ĝusta viro ne lasas sin delogi de io. Tial loko.

Meningo aŭ meringo?

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jan. 2013 17.04.21

Mi elektas meringon, ĉar mi volonte manĝas dolĉaĵojn.

danko aŭ manko?

moorle (Vise profilen) 22. jan. 2013 11.24.08

Mi elektas danko, ke mi estas sana kaj feliĉa.

neĝo aŭ pluvo ?

ratkaptisto (Vise profilen) 22. jan. 2013 11.30.41

Mi preferas neĝon, ĉar mi povas sporti (skii).

muko aŭ tuko?

dobri (Vise profilen) 22. jan. 2013 15.07.00

Mukon mi nun havas sufiĉe en mia nazo, mi bezonas ĉiumomente poŝtukon.

Aĝo aŭ aĝio?

ratkaptisto (Vise profilen) 22. jan. 2013 15.57.11

Mi ne ofte uzas la vorton "aĝio", sed ofte la vorton "aĝo", tial mi elektas la vorton "aĝo".

menso aŭ semo?

moorle (Vise profilen) 22. jan. 2013 16.38.04

Mi elektas menso, ĉar dum la vintro, la menso bezonas multe da amo.

Brasiko aŭ viando ?

dobri (Vise profilen) 22. jan. 2013 16.56.17

Ambaŭ bongustas, tamen dum vintro mi pli ŝatas fermentitan brasikon.

Staturo aŭ statuto?

ratkaptisto (Vise profilen) 22. jan. 2013 17.00.17

Mi ofte devas atenti statutojn, tial mi elektas tiun vorton.

atento aŭ atendo?

dobri (Vise profilen) 22. jan. 2013 18.37.52

Sur hodiaŭaj glitaj trotuaroj oni devas iri tre atenteme, tial atento.

Hino aŭ hindo?

Tilbage til start