Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 23 ianuarie 2013, 14:48:08

Lardo certe pli bongustas, kavankam eble ĉinoj preferus frititajn larvoj.

Intonacio au intuicio?

ratkaptisto (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 09:51:56

Mi pensas, ke mi havas kapablon de intuicio.

gripo aŭ kripo?

dobri (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 10:48:21

Kripo estas pli bela.

Kripto aŭ kriptono?

vincas (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 19:58:22

Mi pensas, ke kriptono estas ŝtono kaj tiun ŝtonon tre timas ĉiopova homo.

tarda aŭ malfrua

ratkaptisto (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 20:13:18

Estas nun malfrua, tial mi elektas tiun vorton.

arko aŭ barko?

dobri (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 20:54:59

Barko, ĉar ĝi estas multe pli granda.

Hordeo aŭ hordeolo?

ratkaptisto (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 20:57:26

Hordeolo estas malsaneco, tiun mi ne volas havi. Mi elektas hordeon, ĉar tiu estas bona por la preparado de muslio.

tondilo aŭ kombilo?

dobri (Arată profil) 24 ianuarie 2013, 21:16:37

Kombilon mi uzas ĉiutage.

Hieno aŭ lieno?

ratkaptisto (Arată profil) 25 ianuarie 2013, 07:24:14

Lieno estas tre grava korporgano hieno mi se ŝatas, tial mi elektas "lieno".

torso aŭ korso?

dobri (Arată profil) 25 ianuarie 2013, 09:21:46

Mi preferas promenadi tra korso.

Ŝedo aŭ ŝelo?

Înapoi mai sus