前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2009年3月2日下午3:01:17

Mi preferus fiŝon. Ĝi estas pli granda kaj bone manĝebla.

La sama: bovaĵon aŭ porkaĵon?

Miland (顯示個人資料) 2009年3月2日下午3:20:33

Mi preferus bovidaĵon, precipe bifstekon, tre bone kuiritan.

Terpomfritoj aŭ rostitaj terpomoj?

dobri (顯示個人資料) 2009年3月2日下午8:54:08

Viena steko estas mia favorata.

Spagetoj aŭ pico?

eikored85 (顯示個人資料) 2009年3月2日下午9:53:32

Pico, mi ŝategas la fromaĝon!

Interreto aŭ koramiko/koramikino?

(Bonvolu decidi antaŭ vidi la suban retpaĝon. Pardonu, ĝi estas sole en angla)
http://www.reuters.com/article/oddlyEnoughNews/i...

Sebasities (顯示個人資料) 2009年3月2日下午11:02:28

1- Koramiko/koramikino. Por mi, la demando estas iom stranga : mi facile vivis sen komputilo dum pluraj jaroj. Sed kiam mia edzino aŭ mi vojaĝas nur du aŭ tri tagoj sen la alia, mi profunde enuas.

2-
mccambjd:
horsto:Ĉu Sebasities celis ion specialan demandante "7 aŭ 8?" aŭ ĉu li nur hazarde elektis tiujn nombrojn?
Evidente, li elektis tiujn numerojn por kialo aparta! Kun "7" kaj "8" oni povas konstrui la jaron tiun, kiun la Unua Libro estis unue eldonita: 1887. Sebasties estas vera samideano kaj tuta esperantisto.
Hehe ! Tre interese, karaj amikoj ! Fakte, mi elektis 7 kaj 8, ĉar 7 estas ŝanca numero en Okcidento, kaj 8 en Ĉinio. Mi demandis min, ĉu la respondo estus laŭ ŝancaj numeroj, sed ne ! Tiel bone. rido.gif

3- Gandhi aŭ Martin Luther King ?

Rogir (顯示個人資料) 2009年3月2日下午11:22:08

Malfacilega demando. Gandhi batalis por la libereco de landego, King por la egaleco de raso. Ĉar mi ŝatas la alparolojn de King, mi lin elektas.

Muziko kun aŭ sen voĉoj?

dobri (顯示個人資料) 2009年3月3日下午4:08:49

Muziko kun voĉo estas kanto kaj la tiujn mi ŝategas.

Striko aŭ strigo?

Rogir (顯示個人資料) 2009年3月3日下午6:53:01

Strigo laboras dum nokto, sed strike neniu laboras. Mi ŝatas la pli aktivan, la strigo.

Manĝego aŭ manĝeto?

dobri (顯示個人資料) 2009年3月3日下午6:58:45

Necesas nur manĝeti por longe vivi. Tamen mi ŝatas manĝegi!

Tiglo aŭ tiklo?

Miland (顯示個人資料) 2009年3月3日下午8:59:17

dobri:Necesas nur manĝeti por longe vivi. Tamen mi ŝatas manĝegi!

Tiglo aŭ tiklo?
Tiglo, tiu estas krisolo, ĉar eble iom de la oro restas tie, forgesita (nu, oni povas esperi).

Fritita ovo aŭ boligita ovo?

回到上端