Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-05 16:32:12

Mi neniam enuas, tial "tedo" estas "fremda vorto" por vi. Ledo estas pli bezonata.

Fiŝisto aŭ fuŝisto?

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-05 16:35:23

Mi elektas fiŝisto, ĉar mi ŝatas mangi fiŝon.

horo aŭ homo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-05 16:37:14

Mi elektas homo, ĉar mi konas multajn homojn.

kono aŭ sono?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-05 18:37:41

Kono estas grava por ĉiu ulo.

Provoko aŭ provoso?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-05 18:54:21

Mi ne konas signifon de la vorto "provoso". Tial mi elektas la vorton provoko, kvankam mi ankaŭ ne amas tiun agadon.

sorgo aŭ zorgo?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-05 20:02:23

Provoso estas gardisto en malliberejo.

Zorgo pri nepino estas nun mia okupo.

Alteriĝi aŭ alterni?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-05 20:03:31

dobri:Provoso estas gardisto en malliberejo.

Zorgo pri nepino estas nun mia okupo.

Alteriĝi aŭ alterni?
Dankon, Karel

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-05 20:12:32

Mi elektas "alterni", ĉar tiu agado estas sociala servo rilate al mia kolego ties laboradon mi tiam faros, ĉar li tiam havos libertempon. En la malo mi dankus por lia klopodo. (Ĉu vi komprenas?)

pupo aŭ papo?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-05 21:16:32

ratkaptisto:Mi elektas "alterni", ĉar tiu agado estas sociala servo rilate al mia kolego ties laboradon mi tiam faros, ĉar li tiam havos libertempon. En la malo mi dankus por lia klopodo. (Ĉu vi komprenas?)

pupo aŭ papo?
Jes, vi laboris en lia laborloko dum lia feriado, ĉu ne?
Pupo, ĉar ĝi estas bezonata por malgrandaj knabinoj, dume papo tute ne gravas por mi.

Ravi aŭ razi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-06 07:57:17

Jes.

Mi elektas "barbi", ĉar mi faras tiun agadon ĉiutage.

planko aŭ blanko

Reen al la supro