Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-07 18:31:47

Dilo estas dika ligna trabeto kaj hilo estas genro de anuroj (bufo).

galvis (Montri la profilon) 2013-februaro-07 20:46:02

Mi pli volas dilon, ĉar estas bezonata por
konstruaĵoj.

Ĵetkubo aŭ kartludo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-07 21:18:56

Mi preferas ĵetkubon ĉar mi ne havas kartojn.

lodo aŭ modo?

galvis (Montri la profilon) 2013-februaro-07 21:53:52

ratkaptisto:Mi preferas ĵetkubon ĉar mi ne havas kartojn.

lodo aŭ modo?
Mi preferas modon, ĉar tio estas konvena por
nia maniero vesti.

Cigno aŭ cikonio ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-07 22:13:37

Mi preferas "cigno", ĉar mia kolegino nomiĝas "Schwan". Kaj "Schwan" estas la germana vorto por "cigno".

En Germanio oni rakontas al infanoj, ke la cikonio portus la bebojn.

mino aŭ tino?

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-08 13:07:32

Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-08 13:14:50

Mi preferas "ludo", ĉar mi volonte ludas.

loko aŭ toko?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-08 15:32:54

moorle:Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?
Mi ege miras, kiamaiere vi sledas sur la bareloj (tino=barelo). Bonvolu almenaŭ vi klarigi tion, ĉar Ratkaptisto ne klarigas siajn nekutimajn vortojn, kiel "domi" aŭ "toko". Tial mi devas elekti lokon, ĉar tiun ĉi vorton mi bone komprenas.

Stompo aŭ stumpo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-09 17:12:43

dobri:
moorle:Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?
Mi ege miras, kiamaiere vi sledas sur la bareloj (tino=barelo). Bonvolu almenaŭ vi klarigi tion, ĉar Ratkaptisto ne klarigas siajn nekutimajn vortojn, kiel "domi" aŭ "toko". Tial mi devas elekti lokon, ĉar tiun ĉi vorton mi bone komprenas.

Stompo aŭ stumpo?
domi estas dormi
toko estas floro (en la germana "Frauenhut")

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-11 11:05:39

Mi interesiĝas por pentrado, pro tio mi elektas "stompo".

klavo aŭ klabo?

Reen al la supro