目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月7日 18:31:47

Dilo estas dika ligna trabeto kaj hilo estas genro de anuroj (bufo).

galvis (プロフィールを表示) 2013年2月7日 20:46:02

Mi pli volas dilon, ĉar estas bezonata por
konstruaĵoj.

Ĵetkubo aŭ kartludo ?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月7日 21:18:56

Mi preferas ĵetkubon ĉar mi ne havas kartojn.

lodo aŭ modo?

galvis (プロフィールを表示) 2013年2月7日 21:53:52

ratkaptisto:Mi preferas ĵetkubon ĉar mi ne havas kartojn.

lodo aŭ modo?
Mi preferas modon, ĉar tio estas konvena por
nia maniero vesti.

Cigno aŭ cikonio ?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月7日 22:13:37

Mi preferas "cigno", ĉar mia kolegino nomiĝas "Schwan". Kaj "Schwan" estas la germana vorto por "cigno".

En Germanio oni rakontas al infanoj, ke la cikonio portus la bebojn.

mino aŭ tino?

moorle (プロフィールを表示) 2013年2月8日 13:07:32

Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月8日 13:14:50

Mi preferas "ludo", ĉar mi volonte ludas.

loko aŭ toko?

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月8日 15:32:54

moorle:Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?
Mi ege miras, kiamaiere vi sledas sur la bareloj (tino=barelo). Bonvolu almenaŭ vi klarigi tion, ĉar Ratkaptisto ne klarigas siajn nekutimajn vortojn, kiel "domi" aŭ "toko". Tial mi devas elekti lokon, ĉar tiun ĉi vorton mi bone komprenas.

Stompo aŭ stumpo?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月9日 17:12:43

dobri:
moorle:Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?
Mi ege miras, kiamaiere vi sledas sur la bareloj (tino=barelo). Bonvolu almenaŭ vi klarigi tion, ĉar Ratkaptisto ne klarigas siajn nekutimajn vortojn, kiel "domi" aŭ "toko". Tial mi devas elekti lokon, ĉar tiun ĉi vorton mi bone komprenas.

Stompo aŭ stumpo?
domi estas dormi
toko estas floro (en la germana "Frauenhut")

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月11日 11:05:39

Mi interesiĝas por pentrado, pro tio mi elektas "stompo".

klavo aŭ klabo?

先頭にもどる