目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月6日 8:02:37

Blanka koloro plaĉas al mi, sed planko estas pli grava por ĉiu loĝejo.

Konstati aŭ kontakti?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月6日 18:10:13

Mi kontaktas preskaŭ ĉiutage kun vi, Karel, kaj aliaj homoj. Mi konstatis, ke ĉiuj estas bonaj, agrablaj kaj afablaj homoj. Sed ĉe la komenco de tiu agado estas "kontakti", tial mi elektas tiun vorton.

poro aŭ toro?

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月6日 18:24:45

Poro estas malgranda aĵo, tial mi elektas toron. Eĉ post multaj jaroj mi memoras, kiel ni desegnis horizontalan kaj frontan projekciaĵon de toro.

Brazi aŭ brezi?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月6日 18:27:44

dobri:Poro estas malgranda aĵo, tial mi elektas toron. Eĉ post multaj jaroj mi memoras, kiel ni desegnis horizontalan kaj frontan projekciaĵon de toro.

Brazi aŭ brezi?
Nun mi ne trovis la vorton "brezi" en miaj vortaroj, ankaŭ ne en REVO.

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月6日 18:34:13

Brezi estas malrapide kuiri (PIV).
Sed kion fakte signifas "domi"?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月7日 10:45:44

dobri:Brezi estas malrapide kuiri (PIV).
Sed kion fakte signifas "domi"?
Kial vi demandas pri "domi"??? (referenco)

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月7日 10:49:37

Mi ne havas kapablon kun brazi, sed mi komprenas la vorton "brezi".

kranko aŭ ŝranko?

galvis (プロフィールを表示) 2013年2月7日 13:35:24

Mi preferas ŝrankron, ĉar ĝi pligrandigas
la spancon de domo.

Pluvombrelo aŭ pluvovesto ?

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月7日 17:11:09

ratkaptisto:"Ligi" estas agado de aŭtoritato, tiun mi kondamnas. La alia vorto "liki" estas vorto, kiu havas rilaton al ŝipoj. Ĉar mi iam havis boato, mi elektas tiun vorton.

domi aŭ dormi?
Post via oferto mi jam trifoje demandis vin, kion signifas la vorto "domi"? Mi komprenis ĝin kiel "esti en la domo".

Pluvovesto estas pli konvena por mi.

Dilo aŭ hilo?

moorle (プロフィールを表示) 2013年2月7日 18:23:51

Mi ne konas la vortojn dilo aŭ hilo !

先頭にもどる