Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

dobri (User's profile) February 11, 2013, 6:31:01 PM

Mi ne emas bati iun per klabo, sed ĉiutage bezonas klavojn ĉe la komputilo.

Rajpi aŭ rajti?

galvis (User's profile) February 13, 2013, 12:40:33 AM

Mi preferas "rajpi" ĉar per konvena
lubrikado de maŝinoj ili daŭras pli
da tempo.

Leterkesto aŭ letero ?

dobri (User's profile) February 13, 2013, 7:23:48 AM

Letero valoras pli ol simpla leterkesto.

Indigno aŭ indiĝeno?

ratkaptisto (User's profile) February 13, 2013, 10:02:42 AM

Mi elektas indiĝenon, ĉar tiuj homoj estas tre gravaj por iu lando.

grato aŭ frato?

dobri (User's profile) February 13, 2013, 12:43:09 PM

Frato, mi havas kelkajn.

Groto aŭ froto?

moorle (User's profile) February 13, 2013, 1:31:43 PM

Mi elektas groto, ĉar ni havas belan groton en nia ĝardeno .

kajo aŭ kalo ?

dobri (User's profile) February 13, 2013, 3:30:01 PM

moorle:Mi elektas tino, ĉar dum la vintro oni bezonas tinojn sub la sledo.

luno aŭ ludo ?
Mi daŭre ege miras, kiamaiere vi sledas sur la bareloj (tino=barelo).

Kajo, ĉar mi ŝatas vojaĝi per trajno.

Kabo aŭ kablo?

galvis (User's profile) February 13, 2013, 9:30:38 PM

Mi elektas kablon, ĉar ĝi estas pli utila
en hejmoj kaj ĝenerale ĉie.

Nokoj aŭ nudeloj ?

ratkaptisto (User's profile) February 14, 2013, 8:11:06 AM

Mi elektas "nudelo", ĉar mi volonte manĝas nudelojn.

palmo aŭ kalmo?

dobri (User's profile) February 14, 2013, 3:20:45 PM

Palmo kreskas tro malproksime, tial mi elektas kalmon, ĉar mi ŝatas trankvilon.

Laĉo aŭ lako?

Back to the top