Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-16 17:34:16

Mi elektas "rabo", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

amazono aŭ amatoro?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-16 17:44:08

Mi ĉiam sonĝis pri renkontiĝo kun bela amazono.

Pajlosako aŭ pajlostako?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-16 17:46:53

Mi elektas pajlosako, ĉar tiu estas bona ebleco por dormi.

dormi aŭ formi?

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-16 17:50:31

Mi preferas dormi, ĉar morgaŭ estas dimanĉo.

kulo aŭ kubo ?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-16 18:04:18

Mi elektas "kubo", ĉar mi volonte vojaĝas (sed ne vere al kubo).

mago aŭ tago?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-16 19:00:37

ratkaptisto:Mi elektas "kubo", ĉar mi volonte vojaĝas (sed ne vere al kubo).

mago aŭ tago?
Pardonu, ke mi denove ne komprenas, ja kubo estas regula solido. Kiamaniere ĝi rilatas al vojaĝado?

Tago estas por mi pli grava ol nokto (kaj kompreneble pli ol mago).

Flagi aŭ flegi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-16 19:56:16

dobri:
ratkaptisto:Mi elektas "kubo", ĉar mi volonte vojaĝas (sed ne vere al kubo).

mago aŭ tago?
Pardonu, ke mi denove ne komprenas, ja kubo estas regula solido. Kiamaniere ĝi rilatas al vojaĝado?

Tago estas por mi pli grava ol nokto (kaj kompreneble pli ol mago).

Flagi aŭ flegi?
Kubo ankaŭ estas lando, estas insuloŝtato en la Kariba Maro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-16 19:58:36

Mi elektas "flegi", ĉar tiu agado havas socialan komponanton.

mulo aŭ tulo?

galvis (Montri la profilon) 2013-februaro-16 23:28:14

Mi ne havas lokon por gastigi kaj
nutri mulon ; pro tio mi elektas
tulon.

Kamomilo aŭ ocimo ?

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-17 06:00:57

Oni kutime skribas la nomojn de landoj aŭ insuloj kun majuskla komenclitero. Tial mi konsideris "kubo" kiel solido.

Kamomilo estas por mi pli bone konata kreskaĵo ol ocimo.

Spiri aŭ stiri?

Reen al la supro