Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 17:34:16

Mi elektas "rabo", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

amazono aŭ amatoro?

dobri (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 17:44:08

Mi ĉiam sonĝis pri renkontiĝo kun bela amazono.

Pajlosako aŭ pajlostako?

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 17:46:53

Mi elektas pajlosako, ĉar tiu estas bona ebleco por dormi.

dormi aŭ formi?

moorle (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 17:50:31

Mi preferas dormi, ĉar morgaŭ estas dimanĉo.

kulo aŭ kubo ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 18:04:18

Mi elektas "kubo", ĉar mi volonte vojaĝas (sed ne vere al kubo).

mago aŭ tago?

dobri (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 19:00:37

ratkaptisto:Mi elektas "kubo", ĉar mi volonte vojaĝas (sed ne vere al kubo).

mago aŭ tago?
Pardonu, ke mi denove ne komprenas, ja kubo estas regula solido. Kiamaniere ĝi rilatas al vojaĝado?

Tago estas por mi pli grava ol nokto (kaj kompreneble pli ol mago).

Flagi aŭ flegi?

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 19:56:16

dobri:
ratkaptisto:Mi elektas "kubo", ĉar mi volonte vojaĝas (sed ne vere al kubo).

mago aŭ tago?
Pardonu, ke mi denove ne komprenas, ja kubo estas regula solido. Kiamaniere ĝi rilatas al vojaĝado?

Tago estas por mi pli grava ol nokto (kaj kompreneble pli ol mago).

Flagi aŭ flegi?
Kubo ankaŭ estas lando, estas insuloŝtato en la Kariba Maro.

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 19:58:36

Mi elektas "flegi", ĉar tiu agado havas socialan komponanton.

mulo aŭ tulo?

galvis (Pokaż profil) 16 lutego 2013, 23:28:14

Mi ne havas lokon por gastigi kaj
nutri mulon ; pro tio mi elektas
tulon.

Kamomilo aŭ ocimo ?

dobri (Pokaż profil) 17 lutego 2013, 06:00:57

Oni kutime skribas la nomojn de landoj aŭ insuloj kun majuskla komenclitero. Tial mi konsideris "kubo" kiel solido.

Kamomilo estas por mi pli bone konata kreskaĵo ol ocimo.

Spiri aŭ stiri?

Wróć do góry