目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月25日 18:45:28

Mi elektas karobon, ĉar ĝi estas manĝaĵo. Karodamon mi nenie trovis. Ĉu ĝi signifas karan virinon?

Karbo aŭ karbono?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月25日 19:07:46

dobri:Mi elektas karobon, ĉar ĝi estas manĝaĵo. Karodamon mi nenie trovis. Ĉu ĝi signifas karan virinon?

Karbo aŭ karbono?
Karodamo estas karto de kartludo - estas la damo kun (ruĝa) karo.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月25日 19:09:14

Mi elektas "karbo", ĉar tiu vorto estas pli facila ol "karbono".

tono aŭ fono?

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月25日 22:15:18

ratkaptisto:
dobri:Mi elektas karobon, ĉar ĝi estas manĝaĵo. Karodamon mi nenie trovis. Ĉu ĝi signifas karan virinon?

Karbo aŭ karbono?
Karodamo estas karto de kartludo - estas la damo kun (ruĝa) karo.
Nun mi komprenas. En mia vortaro troviĝas nur vortoj: karoo, karoa damo.

Mi elektas muzikan tonon.

Tino aŭ tuno?

galvis (プロフィールを表示) 2013年2月26日 2:27:39

Mi pli volas tinon plena je varmeta akvo.

Ovoblanko aŭ ovoflavo ?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月26日 7:39:24

Mi ofte preparas manĝaĝon "Ovoneĝo" kaj mi nur bezonas la ovoblankon de du ovoj. La ovoflavo ne estas necesa. Tial mi elektas la vorton "ovoblanko".

labori aŭ dormi?

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月27日 17:34:07

Dormi necesas, labori vi nur povas.

Torĉo aŭ torfo?

galvis (プロフィールを表示) 2013年2月27日 17:50:08

Mi preferas torĉon, ĉar ĝi facile brulas,
kaj oni povas uzi diversajn substancojn
por bruli.

Lundo aŭ vendredo ?

dobri (プロフィールを表示) 2013年2月27日 19:54:26

Kompreneble vendredo posttagmeze.

Tilo aŭ tilio?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年2月27日 22:24:22

Mia elekto estas "tilio", ĉar tio arbo estas tre bela.

revo aŭ levo?

先頭にもどる