Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-03 12:34:05

Somere mi ofte estas ĉe la maro kaj tie estas multaj vidindaj rifoj, kie oni trovas belajn stonojn. Tial mi elektas la vorton "rifo".

letero aŭ litero?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-03 12:34:06

Somere mi ofte estas ĉe la maro kaj tie estas multaj vidindaj rifoj, kie oni trovas belajn stonojn. Tial mi elektas la vorton "rifo".

letero aŭ litero?

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-03 14:58:23

Mi preferas leteron, ĉar ĝi konsistas el multaj literoj.

Lukri aŭ lukti?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-03 17:40:21

Lukri estas pli facila ol lukti, tial mi elektas "lukri".

povi aŭ trovi?

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-03 18:17:55

Povi eblas ĉiam, sed trovi estas nur hazardo.

Radono aŭ redono?

galvis (Montri la profilon) 2013-marto-03 18:48:25

ŝajnas al mi ke redono estas la ago
redoni al la doninto ion. Mi elektas
"redono", ĉar radono estas radiaktiva
danĝera gaso.

Kaŭĉuko aŭ ligno ?

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-03 18:51:49

Kaŭĉuko ne troveblas en mia lando, tial mi elektas lignon. Ĝi troveblas ĉirkaŭ mi sufiĉe ofte.

Kargo aŭ karno?

galvis (Montri la profilon) 2013-marto-04 16:32:07

Ĉar oni ne devas manĝi karnon,
do, mi preferas kargon.

Kudrilo aŭ pinglo ?

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-04 18:18:46

Kudrilo estadas pli utila.

Klapo aŭ klipo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-04 19:39:52

Mi preferas klapon, ĉar klipo estas nur por virinoj.

vino aŭ fino?

Reen al la supro