Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

moorle (Pokaż profil) 4 marca 2013, 19:53:50

Mi preferas vinon, ĉar estas bela trinkaĵo!

luno aŭ suno ?

ratkaptisto (Pokaż profil) 4 marca 2013, 19:55:27

Mi preferas sunon, ĉar ni dum vintro ne havis multe da suno.

tombo aŭ rombo?

dobri (Pokaż profil) 4 marca 2013, 20:22:20

Al tombo mi ne rapidas, tial mi preferas matematikan figuron.

Noĉo aŭ nodo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 4 marca 2013, 20:55:23

Mi ofte uzas nodojn dum la velado, tial mi elektas la vorton "nodo".

pozo aŭ dozo?

dobri (Pokaż profil) 5 marca 2013, 14:39:02

Ĉiumatene mi uzas dozon da kuracilo kontraŭ alta sangopremo, tial mi preferas dozon.

Lano aŭ lino?

ratkaptisto (Pokaż profil) 5 marca 2013, 18:06:01

Mi edzino trikis pulovron de lano por mi, mi tre ŝatas tiun vestaĵon. Tial mi elektas la vorton "lano".

segilo aŭ seĝo?

galvis (Pokaż profil) 6 marca 2013, 03:55:08

Per segilo oni povas fari seĝojn ;
Mi pli volas segilon.

Forumo aŭ frenezulejo ?

dobri (Pokaż profil) 6 marca 2013, 16:31:37

Al frenezulejo mi eble iam venos, dume mi preferas forumon.

Spiro aŭ spuro?

ChrisEggII (Pokaż profil) 6 marca 2013, 18:32:32

Spiro ĉar mi ne ŝatas sovaĝajn bestojn.
Biero aŭ fero?

galvis (Pokaż profil) 6 marca 2013, 19:10:49

Fero estas tre utila, sed biero igas nin ridi.
Ridi plaĉas al mi.

Muelejo aŭ muelilo ?

Wróć do góry