Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

dobri (Покажи профила) 31 март 2013, 13:20:24

ratkaptisto:Mi ne trovas diferencon inter la du vortoj. Eble vi, DOBRI aŭ alia kunludanto havas solvon?

ligo aŭ figo?
Flaŭro temas pri plantoj kaj faŭno pri animaloj. En naturo estas bezonataj ambaŭ.

Figo estas ŝatata de mi.

Likvaĵo aŭ likvoro?

ratkaptisto (Покажи профила) 31 март 2013, 19:06:34

dobri:
ratkaptisto:Mi ne trovas diferencon inter la du vortoj. Eble vi, DOBRI aŭ alia kunludanto havas solvon?

ligo aŭ figo?
Flaŭro temas pri plantoj kaj faŭno pri animaloj. En naturo estas bezonataj ambaŭ.

Figo estas ŝatata de mi.

Likvaĵo aŭ likvoro?
Dankon, Kael

ratkaptisto (Покажи профила) 31 март 2013, 19:09:55

Likvaro estas pli algrabla ol likvaĵo?

kulverto aŭ koverto?

dobri (Покажи профила) 01 април 2013, 10:23:16

Kulverto, ĉar la tiujn mi ofte mezuradas.

Spiro aŭ sporo?

ratkaptisto (Покажи профила) 01 април 2013, 17:42:32

Mi elektas spiron, ĉar tiu estas vorto por la ĉiutaga aplikado.

filo aŭ tilo?

dobri (Покажи профила) 01 април 2013, 18:26:07

Miaj filoj estas por mi kompreneble pli gravaj ol linrompilo.

Homamaso aŭ homarano?

ratkaptisto (Покажи профила) 08 април 2013, 06:42:25

Mi ne ŝatas, ke la homorano faras homamason, tial mi elektas "homorano".

adolto aŭ adulto?

moorle (Покажи профила) 08 април 2013, 09:17:36

Mi preferas "adolto", ĉar mi havas la plej bona edzo de la mondo

salo aŭ sablo ?

dobri (Покажи профила) 08 април 2013, 13:39:49

Salo, ĉar ĝi estas eĉ pli valora ol oro.

Gusta aŭ ĝusta?

ratkaptisto (Покажи профила) 26 април 2013, 16:15:34

Tiuj vortoj estas tre diferenca. Mi elektas "ĝusta", ĉar la aŭtoro ĉiam volas havi ĝustajn kontribuojn en tiu forumo.

Обратно нагоре