Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-15 10:19:55

henma:Nokto sen luno aŭ tago sen nuboj?
Tago sen nuboj estus pli feliĉiga!
Vizito al butikokomplekso aŭ al la kamparo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-15 13:56:36

Sendube la kamparo, pli da spaco kaj malpli da butikumantaj inoj.

Lumjaro aŭ parseko?

Sebasities (Montri la profilon) 2009-marto-16 00:01:37

Lumjaro, ĉar ĝi estas pli facile "imagebla" ol parseko.

Blanka aŭ ruĝa vino ?
senkulpa.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-marto-16 15:17:50

Labori nur tiom, kiom vi bezonas por digne vivi. Trolaborado ne estas konvena.

Inciti aŭ inici?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-16 22:50:22

Inici estas komenco, kaj inciti povas esti komenco de la fino. Do logike mi elektas inici.

Kara aŭ cara?

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-17 19:51:40

Rogir:
Kara aŭ cara?
Kara aŭ cara, ĉu tio ne estas klara?
Ĉar caroj verŝajne ne estis karaj mi klare elektas kara!

Harri Potter aŭ tiu, kies nomon oni ne diru?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-17 22:56:13

horsto:Harri Potter aŭ tiu, kies nomon oni ne diru?
Mi tute ne temas diri lian nomon, sed mi preferas Potter-on.

La libroj aŭ la filmoj?

eikored85 (Montri la profilon) 2009-marto-17 23:18:18

Estas pli varioj de libroj ol filmoj; filmoj plejparte temas pri fikcioj rakontoj. Cetere, libroj ofte havas pli nuancojn ol filmoj.

Ĉiuokaze, mi preskaŭ neniam vidas filmojn, do mi elektas libroj.

Papero aŭ krajono?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-18 00:51:02

Per krajono oni povas skribi sur io ajn, sed kun papero oni ankoraŭ bezonas skribilon. Do krajono estas pli utila (krom se vi volas faldi flugmaŝinon).

Rukti aŭ furzi?

dobri (Montri la profilon) 2009-marto-19 17:52:12

En antikva Romo estis dece post bona manĝado ankaŭ rukti por montri kiom bone mi bongustis. Furzi estis maldece ĉiam, kvankam tio okazas eĉ pli ofte ol ruktado.

Fugo aŭ fuĝo?

Reen al la supro