본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2009년 3월 15일 오전 10:19:55

henma:Nokto sen luno aŭ tago sen nuboj?
Tago sen nuboj estus pli feliĉiga!
Vizito al butikokomplekso aŭ al la kamparo?

Rogir (프로필 보기) 2009년 3월 15일 오후 1:56:36

Sendube la kamparo, pli da spaco kaj malpli da butikumantaj inoj.

Lumjaro aŭ parseko?

Sebasities (프로필 보기) 2009년 3월 16일 오전 12:01:37

Lumjaro, ĉar ĝi estas pli facile "imagebla" ol parseko.

Blanka aŭ ruĝa vino ?
senkulpa.gif

dobri (프로필 보기) 2009년 3월 16일 오후 3:17:50

Labori nur tiom, kiom vi bezonas por digne vivi. Trolaborado ne estas konvena.

Inciti aŭ inici?

Rogir (프로필 보기) 2009년 3월 16일 오후 10:50:22

Inici estas komenco, kaj inciti povas esti komenco de la fino. Do logike mi elektas inici.

Kara aŭ cara?

horsto (프로필 보기) 2009년 3월 17일 오후 7:51:40

Rogir:
Kara aŭ cara?
Kara aŭ cara, ĉu tio ne estas klara?
Ĉar caroj verŝajne ne estis karaj mi klare elektas kara!

Harri Potter aŭ tiu, kies nomon oni ne diru?

henma (프로필 보기) 2009년 3월 17일 오후 10:56:13

horsto:Harri Potter aŭ tiu, kies nomon oni ne diru?
Mi tute ne temas diri lian nomon, sed mi preferas Potter-on.

La libroj aŭ la filmoj?

eikored85 (프로필 보기) 2009년 3월 17일 오후 11:18:18

Estas pli varioj de libroj ol filmoj; filmoj plejparte temas pri fikcioj rakontoj. Cetere, libroj ofte havas pli nuancojn ol filmoj.

Ĉiuokaze, mi preskaŭ neniam vidas filmojn, do mi elektas libroj.

Papero aŭ krajono?

Rogir (프로필 보기) 2009년 3월 18일 오전 12:51:02

Per krajono oni povas skribi sur io ajn, sed kun papero oni ankoraŭ bezonas skribilon. Do krajono estas pli utila (krom se vi volas faldi flugmaŝinon).

Rukti aŭ furzi?

dobri (프로필 보기) 2009년 3월 19일 오후 5:52:12

En antikva Romo estis dece post bona manĝado ankaŭ rukti por montri kiom bone mi bongustis. Furzi estis maldece ĉiam, kvankam tio okazas eĉ pli ofte ol ruktado.

Fugo aŭ fuĝo?

다시 위로