目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2013年7月27日 5:25:14

Fiksi limojn inter la najbaroj estas mia laboro, tial mi elektas libron.

Selo aŭ salo?

agarrido18 (プロフィールを表示) 2013年7月27日 6:00:19

Salon mi elektas, kompreneble, ĉar mi amas meti ĝin al miaj fritoj!

Fulmo aŭ fulgo?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年7月27日 9:16:24

Fulmo estas tre danĝera, tial mi elektas "fulgo".

knabo aŭ rabo?

Espi (プロフィールを表示) 2013年7月27日 11:37:27

Ĉar rabo ne laŭleĝas kaj mia familio havas multajn knabojn, mi elektas la lastan.

Ĉu direktisto aŭ dirigento?

agarrido18 (プロフィールを表示) 2013年7月27日 11:45:56

Antaŭ iu nokto mi estis en la domo de mia samlernejano instruante ilin (eĉ mian amaton) ludi liron ĝuste, do kiam ili finfine ludis bele, mi treege ĝojis.
Evidente ke mi elektas dirigenton.

Tondilo aŭ tondro?

Espi (プロフィールを表示) 2013年7月27日 12:19:03

Tondilo havas du paĝojn, danĝeran kaj utilan.
Sed, se mi aŭdas tondron, mi scias, ke mi postvivis fulmon.
Pro tio mi ree elektas la lastan.

Ĉu konduki aŭ kondukti?

ugolo (プロフィールを表示) 2013年7月27日 14:30:44

Mi prefaras "kondukti": sen konduktado nenia kondukado.
Kion vi pensas pri "elano" kaj "elapo"?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年7月27日 19:41:28

Mia vortaro ne enhavas la vorton "elapo", mi tre ŝatas homojn kun elano.

tablo aŭ fablo?

AlexErdman (プロフィールを表示) 2013年7月28日 4:46:31

ratkaptisto:Mia vortaro ne enhavas la vorton "elapo", mi tre ŝatas homojn kun elano.

tablo aŭ fablo?
Mi preferas tablo ĉar mi ne povas meti aĵojn sur fablon. lango.gif

Fari aŭ farti?

agarrido18 (プロフィールを表示) 2013年7月28日 6:27:39

Pli gravas al mi scii ies senton aŭ staton ol sian faron.
Do: mi elektas la lastan.

Ĉu: likeno aŭ likvo?

先頭にもどる